WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
1 Timoteo 6
7 - ĉar ni nenion enportis en la mondon, kaj ni ne povas ion forporti;
Select
1 - Ĉiuj subjugaj sklavoj rigardu siajn estrojn kiel indajn je ĉia honoro, por ke la nomo de Dio kaj la doktrino ne estu blasfemataj.
2 - Kaj tiuj, kiuj havas kredantajn estrojn, ne malestimu ilin tial, ke ili estas fratoj, sed servu al ili tiom pli, ĉar tiuj, kiuj partoprenas en la Didonaco, estas fidelaj kaj amataj. Tion instruu kaj konsilu.
3 - Se iu instruas malsame kaj ne konsentas al sanaj vortoj, la vortoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj al la laŭpieca doktrino,
4 - tiu estas fanfaronema, nenion sciante, sed malsana je demandoj kaj privortaj diskutoj, de kiuj naskiĝas envio, malpaco, mallaŭdoj, malbonaj suspektoj,
5 - disputadoj de homoj mense perversigitaj kaj senigitaj je la vero, supozantaj, ke la pieco estas gajnilo.
6 - Sed la pieco kun kontenteco estas granda gajnilo;
7 - ĉar ni nenion enportis en la mondon, kaj ni ne povas ion forporti;
8 - sed havante manĝaĵojn kaj vestojn, ni estos per tio kontentaj.
9 - Tamen tiuj, kiuj volas riĉiĝi, falas en tenton kaj kaptilon kaj multajn malsaĝajn kaj malutilajn dezirojn tiajn, kiaj dronigas la homojn en detruo kaj pereo.
10 - Ĉar la amo al mono estas radiko de ĉia malbono; celante al tio, kelkaj forvagis de la fido kaj sin trapikis per multaj malĝojoj.
11 - Sed vi, ho homo de Dio, forsaviĝu de tiaj aferoj, kaj sekvu justecon, piecon, fidon, amon, paciencon, mildecon.
12 - Batalu la bonan batalon de la fido, kaj ektenu la eternan vivon, al kiu vi estas vokita kaj konfesis la bonan konfeson antaŭ multaj atestantoj.
13 - Mi vin admonas antaŭ Dio, kiu ĉion vivigadas, kaj antaŭ Kristo Jesuo, kiu antaŭ Pontio Pilato atestis la bonan konfeson,
14 - ke vi plenumu la ordonon sen makulo, sen riproĉo, ĝis la apero de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
15 - kiun aperon en Siaj propraj tempoj montros Tiu, kiu estas la benata kaj sola Potenculo, la Reĝo de reĝoj kaj Sinjoro de sinjoroj,
16 - kiu sola havas senmortecon, loĝante en lumo neatingebla, kaj kiun neniu vidis nek povas vidi, al kiu estu honoro kaj potenco eterna. Amen.
17 - Admonu tiujn, kiuj estas riĉaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la riĉo, sed sur Dion, kiu donas al ni riĉe ĉion por ĝuado;
18 - ke ili bone agadu, ke ili estu riĉaj je bonaj faroj, ke ili estu pretaj disdoni, simpatiemaj;
19 - provizante por si bonan fundamenton kontraŭ la venonta tempo, por ke ili ektenu la efektivan vivon.
20 - Ho Timoteo, gardu tion, kio estas komisiita al vi, deturnante vin for de la babiladoj kaj kontraŭparoloj de la falsenomata scio;
21 - kiun konfesante, kelkaj maltrafis rilate la fidon. Graco estu kun vi.
1 Timoteo 6:7
7 / 21
ĉar ni nenion enportis en la mondon, kaj ni ne povas ion forporti;
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget